István Rátz
Aspekto
István Rátz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de julio 1860 en Sátoraljaújhely |
Morto | 28-an de februaro 1917 (56-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 9/2-es parcella, 35-36. számú sír (1963–) |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd - medicino (–1886) |
Okupo | |
Okupo | kuracisto parazitologo patologo |
István Rátz [iŝtvAn rAc], foje István Rácz, laŭ hungarlingve kutima nomordo Rátz István estis hungara kuracisto, bestkuracisto, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1903).
István Rátz [1] naskiĝis la 30-an de julio 1860 en Sátoraljaújhely. Li mortis la 28-an de februaro 1917 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]István Rátz akiris medicinan diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1886, poste li eklaboris en hospitalo. Post 2 jaroj li plulernis en Vieno, Munkeno, Stutgarto, Berlino, Dresdeno. En 1890 li akiris diplomon pri bestkuracado. Li profesoriĝis en 1890 kaj li okupiĝis precipe pri malsanoj de hejmbestoj. Li instruis en la Veterinara Instituto ekde 1889. Li ricevis serban premion en 1897, post 2 jaroj hungaran premion.
Verkaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- A szárnyasok kolerája (1891)
- A sertésvész (1896)
- Új és kevéssé ismert hazai mételyek (1903)